Cesta de la compra

Història de l'esperanto als Països Catalans. Recull d'articles / Historio de esperanto en la kataluna landaro. Artikolkolekto

Autor Francesc Poblet i Feijoo / Hèctor Alòs i Font

Editorial KEA (KATALUNA ESPERANTO-ASOCIO)

Història de l'esperanto als Països Catalans. Recull d'articles / Historio de esperanto en la kataluna landaro. Artikolkolekto
-5% dto.    20,00€
19,00€
Ahorra 1,00€
No disponible, consulte disponibilidad
Envío gratis
España peninsular
  • Editorial KEA (KATALUNA ESPERANTO-ASOCIO)
  • ISBN13 9788493672867
  • ISBN10 8493672866
  • Tipo LIBRO
  • Páginas 470
  • Año de Edición 2010
  • Idioma Esperanto
  • Encuadernación Rústica con solapas

Materias

Esperanto

Història de l'esperanto als Països Catalans. Recull d'articles / Historio de esperanto en la kataluna landaro. Artikolkolekto

Autor Francesc Poblet i Feijoo / Hèctor Alòs i Font

Editorial KEA (KATALUNA ESPERANTO-ASOCIO)

-5% dto.    20,00€
19,00€
Ahorra 1,00€
No disponible, consulte disponibilidad
Envío gratis
España peninsular

Detalles del libro

Recenzo de Donald BROADRIBB Admirinda historilibro

Fonto: Monato 2011/2 
Reta ligilo al la originalo:http://www.esperanto.be/fel/2011/010155.php 
Aldonita de Pere Mata (2011-01-23)

Mi atentigu, ke ?i tiu libro enhavas du partojn: pa?ojn 5-244 en la kataluna lingvo, pa?ojn 245-464 en Esperanto. Sama enhavo, reproduktita en du lingvoj. La kataluna lingvo diferencegas de la oficiala „hispana” (kastilia) lingvo tiom, kiom diferencas inter si la kastilia, portugala kaj franca lingvoj.

Malofte oni renkontas kompila?on de prihistoriaj artikoloj, kiu estas ne nur plena de intereso, sed vere kompetente kompilita kaj redaktita. Kiam temas pri afero tiom konfuza, kiom la kaosplena historio de Esperanto en Katalunio, la leganto multe tro ofte emas formeti la verkon, kun la penso: „Nu, se iam mi bezonos trovi iun tian fakton, eble mi klopodos trovi ?in en ?i-libro.” Kaj poste plene forgesas pri la ekzisto de tiu historilibro.

Min do tute surprizis ?i tiu elegante preparita kaj presita libro, kiu montris al mi, kiom la politiko kaj Esperanto interbatalis dum la pasintaj 120 jaroj. Kaj samtempe devigis min studi la historion de Hispanio kaj Katalunio dum la dek-na?a, dudeka, kaj dudek-unua jarcentoj. Kiu alia lando tiom suferis socian konfuzon, tiom oftan?

La lando Hispanio enhavas grupojn, parolantajn diversajn lingvojn. La oficiala „hispana” lingvo estas la kastilia. Sed, ?efe en la nord-orienta angulo de Hispanio kaj apuda regioneto de Francio, tute alia lingvo, la kataluna, estas/estis la indi?ena lingvo. La kastilia, la kataluna, la portugala, la franca kaj abundaj aliaj lingvoj – ?iuj estas latinidaj lingvoj, lingvistike apartaj kaj memstaraj.

En Hispanio, la katalunlingva regiono plurfoje strebis/strebas a?tonomi?i, ?u kiel provinco, ?u kiel aparta lando.

Nu, do, jen tre mallonga resumo de la problemo, surbaze de tre utila tabelo sur pa?oj 447-457 de la libro:

1892 La unua „moderna” projekto por a?tonomeco de Katalunio.
1896 La hispana registaro malpermesas telefoni en la kataluna lingvo. En la franca kataluna parto parolado en la kataluna lingvo malpermesita.
1899 La unua konata kataluna esperantisto.
1902 La unua Esperanto-kurso en Katalunio.
1903 La unua Esperanto-bulteno de la katalunaj landoj.
1904 La hispana registaro malhelpas la alju?on de la literatura Nobel-premio al la katalunlingva verkisto Àngel Guimerà. Unuaj Esperanto-grupoj en Katalunio.
1905 Okazas Internacia Kongreso de la Kataluna Lingvo.
1909 La 5a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Barcelono (kataluna urbo).
1910 Kataluna Esperantista Federacio fondita.
1923-1930 La re?imo de la hispana diktatoro generalo Primo de Rivera (Miguel Primo de Rivera y Orbaneja) malpermesas la uzadon de la kataluna lingvo en lernejoj kaj publikaj aran?oj. La Kataluna Esperantista Federacio ricevas ordonon ali?i al la Hispana Esperanto-Asocio.
1930 Falas la registaro de diktatoro Primo de Rivera.
1931 Dua hispana respubliko proklamita. Proklami?o de Respubliko Katalunio, kiu, tamen, preska? tuj i?as a?tonoma provinco de la Hispana Federacia Respubliko. Katalunaj Esperanto-grupoj ekrajtas funkcii.
1934 La kataluna a?tonomeco nuligita de la Hispana Respubliko.
1936 Nove elektita hispana registaro restarigas la a?tonomecon de Katalunio. Armea ribelo komencas internan militon en Hispanio. Franko iom post iom akiras potencon super Hispanio.
1939 Venkas la armea ribelo. Generalo Franco (Francisco Paulino Hermenegildo Teódulo Franco y Bahamonde Salgado Pardo de Andrade) diktatori?as. La a?tonomeco de Katalunio nuligita kaj publika parolado en la kataluna lingvo malpermesita. La Esperanto-movado malpermesita.

Post la morto de diktatoro Franko en 1975, la Esperanto-movado en Hispanio kaj Katalunio ekfloras. Tamen ankora? nun Katalunio kaj la cetera Hispanio interskermas.


Esperanto

Sufi?e pri la historia situacio. Nur atentendas, ke la esperantan movadon en Hispanio minacis la fato i?i ludilo en la manoj de interbatalantaj politikaj grupoj. La? unu vidpunkto, Esperanto estis parto de juda-bol?evisma-anarkiisma konspiro (kia miksa?o!) kaj tial abolenda, a? almena? zorge regenda fare de la diktatoraj re?imoj. La? alia vidpunkto, Esperanto estis parto de strebo subteni kaj plivastigi homajn rajtojn, subtenon de sindikatoj, kontra??ovinisma, liberiga. Multajn esperantistojn trafis mortigo, parte pro partopreno en la enhispana milito, parte pro sia tro klara protestado.

Nu, en ?i tiu historilibro ni legas dek-kvinon da lokaj historioj, verkitaj de dek-kvino da personoj. Krome, ni legas biografiojn de esperantistaj partoprenintoj en tiu kaosa historio. Ni trovas ne ?uplenan lega?on, sed tre zorge verkitajn kaj la?eble objektivajn raportojn. Nu, diri, ke iu „historia raporto estas objektiva”, estas oksimoro. La historio konsistas el personoj, kaj ?iu persono samtempe pravas kaj malpravas, la? onia vidpunkto. Lojala a? perfida? Denove, dependas de onia vidpunkto.

Ensume: vere valora historilibro, modele preparita kaj eldonita.

Materias

Esperanto